La Libro de La Spiritoj

Cod. barra: 9788573285116

    Sinopse

    El la kvin fundamentaj libroj, kiuj konsistigas la Kodigon de Spiritismo, ĉi tiu estas la unua kaj enhavas la instruadon donitan de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj el diversaj lokoj el la mondo. Ĝi signas la komencan markŝtonon de Doktrino, kiu profunde tuŝis la pensadon kaj la mondrigardon de konsiderinda parto de la Homaro, ekde 1857, aperdato de la unua franclingva eldono. Aranĝita laŭ kvar partoj per 1,019 demandoj formulitaj de la Kodiginto, ĝi prezentas la spiritismajn instruojn per logika kaj racia formo laŭ ties aspektoj scienca, filozofia kai religia. Krom kredo aŭ religia konvinko, la legado de ?La Libro de la Spiritoj? estos netakseble valora por ĉiuj, ĉar ĝi traktas pri Dio, pri la senmorteco de la animo, pri la naturo de la Spiritoj, pri ties relatoj kun la homoj, pri la moralaj leĝoj, pri la nuna vivado, pri la estonteca vivado kaj estonto da homaro, la temoj de ĝenerala intereso kaj granda aktualeco. Libroj de la Spiritisma Kodigo: –La Libro de la Spiritoj, 1857 –La Livro de la Mediumoj, 1861 –La Evangelio laŭ Spiritismo, 1864 -La Ĉielo kaj la Infero, 1865 –La Genezo, 1868.